|
La Nara-epoko (japane: 奈良時代, nara jidai) estas epoko de la historio de Japanio inter la jaroj 710 kaj 794[1].
En la jaro 710 la imperiestro Gemmei translokigis la ĉefurbon al Heijō-kjō (la nuntempa Nara). Heijō-kjō restis ĉefurbo ĝis la imperiestro Kammu translokigis ĝin en la jaro 784 al Nagaoka-kjō kaj jardekon poste al Heian-kjō (Kioto).
La plejmultaj japanoj tiam vivis kampare ĉirkaŭ vilaĝoj. Ilia religio estis ĉefe ŝintoismo, kiu bazis je spiritoj en naturo kaj prauloj (kami).
La ĉefurbo estis konstruita laŭ Chang'an (Ŝjiano), la ĉefurbo de Tang-Ĉinio. Ankaŭ en aliaj fakoj la anoj de la plej altaj sociaj tavoloj sekvis Ĉinion, tiel oni ekuzis la ĉinan skribon (kanji), Koĝiki, Nihon Ŝoki, Manjoŝu, kaj la ĉinan religion, budhismon.